Novaĵoj (Januaro 5)

Novaĵoj (Januaro 5)

ESPERANTO 欧美女星 2018-01-05 17:49:30 273

15日新闻内容提要:

俄罗斯官员表示坚决反对美国涉伊言论

韩国统一部说朝鲜同意9日举行韩朝高级别会谈

韩美决定平昌冬奥会期间不举行联合军演

美财政部宣布制裁5家伊朗实体

美国宣布暂停对巴基斯坦提供巨额安全援助

苏丹政府军再次单方面延长停火3个月

阿富汗首都遭自杀式爆炸袭击至少11人死亡







Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke rusa oficialulo oponas minacajn parolojn de Usono kontraŭ Irano; la Korea Demokratia Popola Respubliko konsentis okazigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.


Rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Ryabkov ĵaŭde diris al amaskomunikiloj, ke la rusa flanko firme oponas minacajn parolojn de Usono pri pli intensaj sankcioj kontraŭ Irano, kaj opinias, ke unuflankaj sankcioj ne estas rimedoj, kiuj povas solvi diplomatiajn problemojn.

Heather Nauert, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris lastatempe, ke Usono pensas intensigi la sankciojn kontraŭ Irano kaj esperas, ke Unuiĝintaj Nacioj okazigos urĝan kunvenon pri la situacio en Irano kiel eble plej baldaŭ. Ankaŭ usona prezidento Donald Trump publike diris, ke Usono liveros grandan subtenon al la iranaj protestantoj.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo vendrede konfirmis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) konsentis okazigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio en la 9a de januaro en la “paca hejmo” sur la sud-korea flanko en Panmunjom.

Proparolanto de la Ministerio pri Reunuigo diris en regula gazetara konferenco, ke vendrede matene je la 10a horo kaj 16 minutoj, la sud-korea flanko ricevis dokumenton el la KDPR, kiu konsentis akcepti la proponon pri altnivela intertraktado.

La dokumento diris, ke en la intertraktado la du flankoj diskutos pri partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj en Sud-Koreio kaj plibonigo de la duflankaj rilatoj. Antaŭ tio, ili konsiliĝos pri la konsisto de delgeacioj kaj ĉefreprezentantoj por la intertraktado per interŝanĝo de dokumentoj.

La sud-korea registaro marde proponis okazigi altnivelan intertraktadon kun la KDPR en Panmunjom en la 9a de januaro por diskuti pri partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj kaj plibonigo de la duflankaj rilatoj.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj usona prezidento Donald Trump konsentis vendrede en telefona konversacio, ke la du landoj ne okazigos militekzercon dum la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang de Sud-Koreio.

Ĉefsekretario de la sud-korea prezidentejo Yoon Young-chan diris, ke la du ŝtatestroj konversaciis 30 mimutojn pri dialogo inter Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko antaŭ la Vintraj Olimpikoj kaj pri aferoj de komunaj interesoj. La du flankoj konsentis plenforte agi por la sekureco kaj sukceso de la Vintraj Olimpikoj.

La usona Departemento de Financo ĵaŭde deklaris sankciojn kontraŭ kvin iranaj entoj. La departemento diris, ke la kvin iranaj entoj estas subordigitaj al ŝlosila elemento de la balistmisila programo de Irano, kaj la usona ago celas la malstabiligajn armilajn sistemojn de Irano.

Laŭ la rimedoj, transakcioj de usonaj civitanoj kun tiuj enlistigitaj entoj estas ĝenerale malpermesitaj. Fremdlandaj financaj institucioj, kiuj klare informitaj ebligas gravajn transakciojn por, aŭ personoj, kiuj liveras materialan aŭ alian subtenon al tiuj entoj, riskos esti submetitaj al sankcioj, kiuj malebligos ilian aliron al la usona financa sistemo aŭ frostigos iliajn posedaĵojn kaj proprietajn interesojn sub la usona jurisdikcio.

Financa sekretario Steven Mnuchin diris, ke Usono plu agos kontraŭ Irano per kromaj sankcioj.

Dum la pasinta semajno, tumultoj eksplodis en iuj iranaj urboj por protesti kontraŭ prezaltiĝo kaj ekonomiaj malfaciloj. Usona prezidento Donald Trump kaj kelkaj aliaj usonaj oficialuloj, inkluzive de vicprezidento Mike Pence, esprimis subtenon al la protestantoj.

La usona Ŝtata Departemento ĵaŭde anoncis, ke la usona registaro portempe haltigis grandsuman sekurecan helpon al Pakistano, kaj ke la usona flanko rekomencos la monhelpon laŭ la rezulto de Pakistano en la batalo kontraŭ terorismo. Estis la dua fojo, ke Usono haltigis monhelpon al Pakistano en la pasintaj ses monatoj.

Heather Nauert, proparolanto de la Ŝtata Departemento, diris en gazetara konferenco, ke la usona registaro frostigos plu tiun monhelpon ĝis kiam la pakistana registaro komencos decidan agadon en la batalo kontraŭ la afgana grupo Talibano kaj la Reto Haqqani enskribitan de Usono en la liston de terorismaj grupoj.

Nauert diris, ke la sekureca monhelpo estas granda sumo, kaj la usona flanko ankoraŭ ekzamenas kaj kalkulas ĝin kaj publikigos la precizan sumon kiel eble plej baldaŭ. Nauert aldonis, ke la frostigita monhelpo estos pli granda ol tiu de 255 milionoj da usonaj dolaroj, haltigita de Usono en septembro de 2017.

En la lastaj tagoj Usono kontinue premis Pakistanon, postulante, ke ĝi faru pli multe en la batalo kontraŭ terorismo. En la komenco de la nova jaro usona prezidento Donald Trump publikigis sian unuan afiŝon en la socia komunikilo Twitter, kritikante Pakistanon pri ŝirmado de teroristoj.

Sudana prezidento Omar al-Bashir subskribis dekreton, deklarante, ke la registara armeo refoje unuflanke longigos la militpaŭzon je tri monatoj en ĉiuj konfliktaj regionoj.

Raporto diris, ke la refoja longigo de la militpaŭzo celas krei pacan atmosferon por la intertraktadoj en la ŝtatoj Sud-Kordofano kaj Blua Nilo, realigi pacon kaj stabilecon en la tuta lando kiel eble plej baldaŭ kaj turni la atenton al solvado de demandoj pri disvolvado.

La sudana registara armeo komencis batali kun la ribela grupo Sudana Popola Liberiga Movado en 2011. En januaro de 2014, Bashir komencis la procezon de nacia dialogo por radikale solvi la longe daŭran armitan konflikton kaj realigi pacon.

En januaro de 2017 la sudana registaro deklaris unuflankan militpaŭzon por ses monatoj. En la 2a de julio Bashir deklaris longigi la militpaŭzon ĝis oktobro en ĉiuj konfliktaj regionoj. Poste en oktobro li refoje deklaris longigi la militpaŭzon ĝis decembro.

Almenaŭ 11 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj en suicida bombatako ĵaŭde nokte en la kvartalo Microryan de la afgana ĉefurbo Kabulo.

Persono el sekureca departemento diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la bombatako okazis en Microryan, la Polica Distrikto 9, je la 8a horo kaj 45 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo. La eksplodo okazis baldaŭ post manifestacio en la regiono kaj inter la viktimoj estis kontraŭtumultaj policanoj kaj civiluloj.

Antaŭe, oficialulo pri publika sano diris al lokaj amaskomunikiloj, ke 11 homoj, inkluzive de 5 policanoj, estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj post la eksplodo. Li diris, ke la nombro de viktimoj probable kreskos, ĉar iuj vunditoj estis en kriza stato. Ankaŭ pluraj butikoj kaj veturiloj estis difektitaj post la eksplodo en la regiono, kie estas dekoj da kvin-etaĝaj loĝejoj.


Finiĝis la novaĵoj!









Klaku “阅读原文” por aŭskulti

↓↓点击“阅读原文”收听音频




取消

感谢您的支持鼓励,我会继续努力的!

文章地址:

用户邮箱:

打赏金额:USDT

点击”去打赏“,即可进行打赏支持本文章哦

发表评论